Zablon Simintov (1959 en Herat[1]) estas afgana tapiŝkomercisto kaj restaŭristo konsiderita la lasta restanta judo en Afganio. Li estas ankaŭ la zorganto de la sola sinagogo en Kabulo.[2][3][4][5] Lia nomo estis ankaŭ transskribita kiel Zebulon Simentov, Zabolon Simentov kaj Zabolon Simantov. Li havis kuriozan rilaton de amikeco kaj malamikeco kun la antaŭlasta alia restanta judo en Afgaio nome Ishak (Isaak) Levin, kiu mortis la 26an de Januaro, 2005, aĝe ĉirkaŭ 80. Inter ambaŭ estis kvereloj pri ebla elmigro al Israelo kaj zorgado de la sinagogo.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search